2016-07-27

Marjorie Boulton: Paŝoj al "Fenikso" & preteren

La novelo "Fenikso" de Marjorie Boulton aperis en Belarto, n-ro 1, aprilo 1958, la novelaro Okuloj, kaj la progresiga lernolibro Paŝoj al plena posedo de William Auld.

Mi ĵus trovis retejon kie situas “Fenikso“ kaj Paŝoj. (Alklaku la retligojn supre.) Kun la novelo aperas vortaro kaj ekzercoj, el kiuj kelkaj koncernas la enhavon de la rakonto.

Sándor Szathmári verkis recenzon de Okuloj: “Nigraj Okuloj”. Pri la koncerna rakonto:

Nemalpli amare instruplena estas Fenikso. Sur malproksima planedo vivas la rjuiaoj, en konkordo, bonstato, feliĉo. Iam ili eltrovas la malamon kaj pro tio ili eksplodigas sian planedon. Kelkaj disflugantaj aerolitoj, partetoj de la planedo, flugas al la Tero kaj ĉi tien ili kunportas la ĝermojn de la vivo. Tiel komenciĝis la vivo sur la Tero . . .

Terura aŭguraĵo pri nia estonto. Akceptu mian kolegan, koregan kaj kuncivitanan manpremon en Pesimlando! En la lando de la bonintenca animkonstruemo!
Atentu ankaŭ mian afiŝon Sándor Szathmári pri Marjorie Boulton.

En mia afiŝo Marjorie Boulton: "Okuloj" revizitata (1) mi diras:
Mi ĉi-momente konsentas kun Szathmári, ke "Vespera vizitanto" estas la kerno de la libro. Ĉu la nedifinita neologismo kazomedieca[n] (p. 88) devenas de la koncepto kazoo el Kazohinio? (Alia mistera neologismo estas ŝaŝakeca"[n].) Alia kerna, similtema novelo estas "Fenikso," en kiu ankaŭ rolas alimonda 'vizitanto' kaj temas pri detruita alia (kompare al la alinovela detruota nia) mondo (kie vivis la rjuiaoj). La tria esenca filozofia novelo kompreneble estas la reverko de la Eden-mito, Tiel, kiel ĝi ne okazis.
Memoru ankaŭ, ke Paŝoj al plena posedo estas bonega lernolibro kaj legolibro por progresantaj studentoj.

No comments: