2015-10-20

Marjorie Boulton: "Okuloj" revizitata (4)

Mi pritraktas nun la ceterajn novelojn en la libro Okuloj de Marjorie Boulton.

"Kaj kredu, se vi volas" estas bagatela blagrakonto pri hundo kiu kantas kaj parolas Esperanton.

La "Nekvalifikitaj sorĉistinoj" provas praktiki inversajn voduaĵojn per pupo al sia instruistino d-rino Lojtja, t.e. por magie efektivigi bonaĵojn al ŝi, sed la rezultoj estas malbonefikaj. Dum ili cerbumas kiel rimedi la situacion, frustrata "sorĉistino" impete bruligas la pupon. Kun hororo ili anticipas katastrofan efikon, sed . . .

Nu, ni povas forlasi ĉi tiujn leĝerajn distraĵojn kaj reiru al seriozaj rakontoj.

En "Ebrivirgeco" F-ino Krip estas instruistino kaj mem partoprenas kulturtemajn kursojn. Meze de ies prelego ŝi ekploras, ŝajne senkaŭze. Ŝi klopodas ekregi siajn emociojn, kaj rekompensas sin per vizito ĉe restoracio, kie ŝi indulgas sin per vindrinkado. Drinkado kaj amorado evidente kontraŭas la evidentan puritanismon truditan de la gepatroj. Tamen F-ino Krip estas tute ebrie kaj stumblas al sia hotelĉambro naŭzita, cele al la lito. Nu, la temo ne estas originala kaj laŭ aktuala moraro en la okcidenta mondo tute eksmoda. Plej interesa estas la ebria fuŝlingvaĵo kiun Boulton metas en la kapon de la ebria Krip, simile al la lingvotordo kian oni trovas en la poemo "Ebrio" de William Auld.

Finfine ni venas al la unua kaj plej longa novelo, "Okuloj." Artisto kies verkoj estas kondamnitaj kaj miskomprenataj ne povas fokusi atenton al verkado. Speciale ĝenegas lin difektigon de iu lia verko de puritanisma paro kiu abomenas nudecon kaj erotikon. Tio vundas lin eĉ pli ol la malamo kontraŭ "moderna" nenaturalisma arto. Li bezonas refreŝiĝon do promenas. Survoje li savas adoleskinon kiu provas memmortigon. Poste li konversacias kun ŝi, eltrovante la kialojn de ŝia troreago al adoleska angoro. Li instruas al ŝi observi la ĉirkaŭaĵon kaj skizas portretojn de ŝi aktualajn kaj anticipajn de la etapoj de ŝia estonteco, eĉ ĝis morto, kune kun senpredikaj vivinstruoj. Ŝi tute ne scias, ke li estas fama artisto; por ŝi li estas amatoro kiu tamen estas komunikema malsame al la ĝenerala plenkreskulo. Fine la renkonto de la du feliĉigas unu la alian.

Nu, la temo ne estas originala, sed interesa faceto de la rakonto estas la priskriboj de la pentraĵoj kaj skizoj, ankaŭ la nocio okuloj, cele al pasia enmiksiĝo, enprofundiĝo en la buntajn detalojn de la vivo kaj la mondo, male ol la malvarma asketisma apatio kaj sindeteno senviva.

Resume pri la noveloj: Teme ili ne estas geniaj sed plurfoje penspelitaj kaj pensigaj, kelkfoje psikologie interesaj. Boulton estas bona rakontisto, ankaŭ lingvostile. Oni komprenus kial ŝi tiom amis la "poeton fajrakoran" Baghy. Marjorie Boulton montras sin pensema, pasia, kaj fajrapiĉa -- ja aprobindaj trajtoj.

No comments: