2015-10-18

Marjorie Boulton: "Okuloj" revizitata (3)

El la ceteraj noveloj en Okuloj, kelkaj havas notindan sociteman enhavon.

Mi ne antaŭe priskribis "La sekreto de la lernejestrino," kaj Szathmári rivelas nur: "La lernejestrino havas magian kapablon kaj ŝi ne povas ĝin uliligi por la publika bono, por eviti la persekutojn." Lernejestrino F-ino Kotman havas misteran povon instigi obeemon tute sen ĝeno aŭ ekspluatemo, potenco kiu efike servas ŝian profesion. Kiam ŝi senzorge ordonas al la rakontanto Nesbit iru en la flamojn, Nesbit komencas tion plenumi, sed Kotman haltas ŝin. Pro tiu malĝentilaĵo kaj ties stranga efiko Kotman sentas ŝuldon klarigi do invitas Nesbit al vespermanĝo. Tiam Kotman petas al Nesbit pri ŝiaj preferoj kaj aperigas la plej ekzotikajn delicaĵojn. Kotman povas komandi ne nur homojn sed ankaŭ senvivajn aĵojn. Ŝi eksplikas la devenon kaj evoluon de sia sopirata aŭtoritateco. Ŝi ankaŭ devas klarigi, kial ŝi ne uzas sian potencon por sinriĉigo aŭ mondŝanĝadon, kaj kial ŝi devas gardi sian sekreton. Ne nur propraj limoj sed la mankoj de la homaro necesigas limigon de uzado de ŝia potenco eĉ por la bonfarto de la homaro. Ŝi faras donacojn por Nesbit kaj sekretajn bonfarojn por amikoj. Iuokaze kaj nekutime Kotman drinkas kaj pro senbridiĝo senintence kaŭzas kaoson per sia potenco, do poste demisias kaj translokiĝas. Do jen ne la superhero(ino) de la komiksoj.

Mezepoka historio temas pri Reĝa Moŝto Karlo, kiu, malgraŭ siaj multaj glorigaj titoloj kaj senlima potenco super homoj, ricevas diagnozon de nekuracebla lepro. Li tamen ordonas al la Ĉefkuracisto serĉu la mondon por kuraco, ne gravas kiel stranga. Finfine li informiĝas ke laŭraporte ekzistas kuraco: li devas bani sin en tuta la sango de virgulino. Karlo hezitas murdi senkulpan junulinon (des pli dubinda afero en kristana regno) kiam ne aperas voluntulino, sed kaj la Ĉefkuracisto kaj pastro bagateligas la vivon de eventuala viktimino kaj emfazas la gravecon de la reĝo. Karlo ne plene konvinkiĝas sed cedas al ties argumentoj kaj serĉas la landon por trovi taŭgan mortontinon. Finfine li trovas junulinon kiu provas sin mortigi kaj proponas al ŝi alternativan morton. Kiam li lernas la kialon de ŝia deziro morti, li intervenas por senmotivigi tion, tiel ankaŭ senmotivigante sin mortigi ŝin. Lia konscienco kaj kompatemo fine venkas deziron por propra kuraco. Nu, la novelo finiĝas per neanticipita ago, kiu starigas duoblan ironion en la rakonton, ankaŭ pri la rilato inter suferado kaj socia hierarkio.

No comments: