2015-07-19

La esperantisto ĉe fenestro

... estas Paulo Silas R. Sena, kaj jen lia blogo:

La esperantisto ĉe fenestro

Jen afiso de la 10a de majo 2015:

MI NE SCIAS, KIEL LA MALJUNULOJ ENMIKSIĜIS!

Rimarku la jenan paragrafon:
Pri Julio Baghy, mi parolas, ĉar, en la 13-a semajno, mi legis biografion de li: Poeto fajrakora. Ralph Ellectual, esperantisto el Usono kaj la respondeculo pri la reta projekto The Autodidact Project (dank’ al kiu troviĝas en la reto, krom anglalingvaj, ankaŭ multaj kaj bonaj e-lingvaj html-paĝoj; malgraŭ, ke percepteblas kompleta manko de estetikosento. Foje la paĝoj eĉ ne konas kolorojn!) diris, ke Julio Baghy estis ne fajrakora, sed penisfajra (aŭ fajrapenisa, mi jam ne memoras. Sed antaŭen! Ĉi tiu fajreco aŭ peniseco apartenas al alia kunteksto).

1 comment:

Anonymous said...

Hmm, fajrapenisa estis tamen ne Baghy, sed Kalocsay en la rolo de Peter Peneter. Baghy kompare kun tiu estis tute ĉasta kaj modesta...