2014-09-30

Jiří Kořínek pri bibliotekoj (2)


Mi jam blogis pri “Universitata Biblioteko” de Jiří Kořínek, kiu troveblas miareteje. Sed jen grafikaĵo kiun konstruis Paulo Silas.

2014-09-25

William Auld: Pri lingvo kaj aliaj artoj (4) . . . kaj fuŝa propagando

Mi legis kaj relegis esearojn de William Auld kaj raportas ĉi-bloge laŭokaze.

Pri eseoj en Pri lingvo kaj aliaj artoj (1978) mi antaŭe blogis:

William Auld: Pri lingvo kaj aliaj artoj
Hermann Häfker & William Auld pri mondhistorio
William Auld pri »koleraj junuloj«, Julio Baghy, &
Pri Facetoj de Esperanto (1976) jen afiŝoj:
William Auld pri poezia lingvo & tradukado (1)
William Auld pri poezia lingvo & tradukado (2) 
Pri Kulturo kaj Internacia Lingvo (1986) jen:
William Auld: kulturo & Esperanto
Estas ankaŭ:
Mi legis la unuajn du el la kvar libroj.

Miaopinie, Auld eseas plej interese kiam li pritraktas beletron de Esperanto specife (originalan aŭ tradukan) aŭ beletron nacilingvan aŭ ĝenerale. Sed kiam Auld propagandas pri Esperanto-kulturo, ekz. en eseoj en Kulturo kaj Internacia Lingvo, mi trovas liajn asertojn falsaj kaj absurdaj. (Rigardu ankaŭ mian afiŝon Giorgio Silfer pri literaturkritiko & Esperanta kulturo, sed ankaŭ Kiu furzis? Giorgio Silfer! interalie pri la kritiko fare de Gary Mickle pri nekonscia infekto de esperantista propagando per ideoj kiuj historie devenas el dekstra ideologio.)

Troveblas pluraj bonegaj eseoj en Pri lingvo kaj aliaj artoj. "Esperanto kiel literatura lingvo" (p.69-94) estas sufiĉe bona eseo, krom la jena argumento:
La graveco de nia originala literaturo troviĝas en tio, ke ĝi estas la sola kaj unika literaturo internacia. Ĝi estas eĉ supernacia.

Trafe skribis Juan Régulo: »Kiam diversaj naciaj lingvoj titolas sin »internaciaj« kaj montras al sia literaturo, ili sofisme preterglitas la fakton, ke tiu literaturo estas nacia, sed ne internacia: ĝi estas nome kontribuo preskaŭ senescepte de indiĝenoj, kaj la internacia literaturo de tiuj lingvoj fakte ne ekzistas. Dume en Esperanto ni havas la grandiozan fenomenon de tutmonda literaturo demokrate kreita de suverenaj verkistoj de ĉiu lando, el kiu nur sin anoncas la talento« [2]. En tiu originala literaturo de Esperanto montriĝas la diverslandaj verkistoj, senigite de sia nacieco kaj vestita en sia homeco; malaperis la supraĵaj malsimilecoj trudataj de nacilingva etoso, kaj oni vidas tutklare la fundamentan unuecon de la homaro. Mirinde unueca estas la literatura tradicio de Esperanto; pri nia poezio, ekzemple, skribis prof. Waringhien: ». . . mi ne konstatas profundan ŝanĝon en la periodo, kiu iras de 1921 ĝis hodiaŭ: nuancojn de tono, jes—sed tio simple kondukus nin al distingo de unu hungara skolo, kiun sekvis, kvankam sen la kutima interbatalado inter du sinsekvaj skoloj, la skota skolo.« [1] Verkante per la internacia lingvo, por internacia legantaro, partoprenante en supernacia kulturo kaj tradicio, la verkisto vole-nevole (sed plej ofte vole) esprimas ideecon kaj idealon tuthomajn, alireblajn por ĉiuj homoj senkonsidere pri nacieco. Individuo kelkfoje tion bedaŭris; la profunde naciisma angla verkisto K.R.C. Sturmer, kiu fakte neniam sukcesis liberiĝi de siaj naciaj apartaĵoj, pli ol unu fojon esprimis fortan bedaŭron, ke per Esperanto ne eblas sentigi la sukajn nuancojn de klaso, regiono kaj slango esprimitajn de la angla lingyo. Li sentis tion kiel mankon de la internacia lingvo. Sed laŭ mia opinio li eraris: tio ja ne estas tasko de iu internacia lingvo, sentigi distingojn interne de iu nacio; kaj sekve oni ne devas riproĉi al Esperanto, ke tiun taskon ĝi ne plenumas. Ĉu la tasko de Esperanto ne estas ĝuste, sentigi similecon, kaj ne malsimilaĵojn, de la homoj? Ĉu unu tasko de esperantistoj ne estas, traduki el la esperanta literaturo nacilingven, ĝuste por montri tiun similecon (kiun plej ofte kaŝas ĝuste la lingvaj malfacilaĵoj) al la nacioj?

2 Memorlibro pri la Zamenhofjaro, p. 70.
1 La nica literatura revuo, kyara jarkolekto, p. 95.

(p. 82-83)
La tuta asertaro de komenco ĝis fino estas sintrompa falsaĵo. Se mi ne jam legis similajn stultaĵojn, mi ne kredus, ke Auld verkus ĉi tion. Ĉi tio kontraŭdiras ĉion, kion Auld diras pri literaturo aliloke, kiam li analizas specifajn nacilingvajn aŭtorojn kaj verkojn. Auld evidente ne konsideras la diferencon inter nacieco kaj naciismo; cetere, li simple supozas ke ĉio kio okazas en nacia kadro estas "nacieca" se ne diri naciisman. Se jes, kial eĉ traduki nacilingvajn verkojn, krom el antropologia intereso? Unu funkcio de literaturo estas socikritika, do tute ne gravas distingo inter nacia kaj super/inter/nacia, ĉar la decida kriterio estas transcendo de aro de sociaj supozoj. Ĉu esperantistoj tiel superas la kapablojn de neesperantistoj? Nur en la sintrompa fantazio de Auld.

Fakte, samnaciano kiel alinaciano devas tordi la donitan lingvon por esprimi sian mondrigardon. Alinacianoj devas, kaj sukcesas, esprimi novajn prioritatojn kiam ili esprimas sin en trudataj mondlingvoj, ekz. kiam afrikanoj verkas en la angla aŭ la franca. Kaj ties tasko ne estus esence malsama se ili verkus en Esperanto, malgraŭ la kutima fuŝa propagando. Jes, Esperanto estas pli facile lernebla, pro manko de gramatika malkonsekvenceco, sed preter tio la defio estas la sama.

Ankaŭ absurda estas la argumento rilate al Sturmer. Fakte, Sturmer estas unu el la plej interesaj esperantistaj verkistoj de sia epoko, ĉar li verkis pri specifaj sociaj fenomenoj, do ne nur lirike laŭ primitiva aŭ polurita romantismo. (Rigardu miajn afiŝojn Julius Balbin, mi, & aliaj en Beletra Almanako pri la eseo de Balbin "La sekreta malsano de la esperanta poezio", kaj Kálmán Kalocsay revizitata.) Se temas pri naciaj specifaĵoj, kial ne kondamni Kiel akvo de l' rivero de Raymond Schwartz aŭ La granda kaldrono de John Francis? Kaj pri la plendoj de Auld mem kontraŭ puritanismo en siaj verkoj? Ĉu puritanismo estas universala homa problemo aŭ kulture specifa? Se oni devas pripensi kiel traduki kulturajn nuancojn el nacilingvaj verkoj Esperanten, do kial ne alfronti la saman problemon kiam oni verkas originale en Esperanto pri specifaj sociaj situacioj? La universaleco kiun Auld predikas estas malplena, senenhava, nur propaganda universalismo. "Ĉu la tasko de Esperanto ne estas ĝuste, sentigi similecon, kaj ne malsimilaĵojn, de la homoj?" Ne, tiu ne estas la tasko de ajna serioza literaturo.

William Auld pri »koleraj junuloj«, Julio Baghy, & Sándor Szathmári

"Ŝajnas al mi, ke la originala esperanta literaturo ankoraŭ ne havas siajn »kolerajn junulojn«. Baghy estis ĉiam tro sentimente kaj universale komprenema por tio; eĉ Szathmári (Vojaĝo al Kazohinio) ŝajnas tro science senemocia por efiki vere kolere. Sed supozeble, kiam ni havos pli amase romanistojn, kelkaj el ili estos junaj kaj koleraj."

    -- William Auld, "Belartoj en la 20a jarcento," en Pri lingvo kaj aliaj artoj (Antverpeno; La Laguna: TK / Stafeto, 1978), p.58. Fina paragrafo de sekcio I: Koleraj Junuloj (pri fenomeno en brita literaturo en la 1950aj jaroj).

2014-09-17

Hermann Häfker & William Auld pri mondhistorio

William Auld, "Mondhistorio," en Pri lingvo kaj aliaj artoj (Antverpeno; La Laguna: TK / Stafeto, 1978), pp. 189-191.

La ĝeneralaj politika kaj filozofia sintenoj de Auld estas konataj de liaj plej fruaj poemoj en Esperanto. Mi ne memoras detalajn aŭ teoriajn pritraktojn de socipolitikaj aferoj; ne surprize, ĉar kiel verki tiurilate al esperantista legantaro? Do la eseo de Auld pri mondhistorio estas, aŭ ŝajnas, malkutima je Auld.

Auld trovas ke teoriaj sintezoj pri la fenomeno historio maloftas. La plej famaj estas Marx kaj Arnold Toynbee. H. G. Wells ne estas taŭga kandidato: en Wells mankas filozofia profundo, troveblas nur disaj supraĵaj faktaj observoj. Partaj sintezoj trovas je Gordon Childe kaj Oswald Spengler. Do, Auld prezentas pensistojn maldekstrajn kaj dekstrajn, sed ne montras elektemon. Li emfazas ke ĉiu interpreto estas elektema.

Auld favoras la idearon de Hermann Häfker, kiu verkis krokodile pri filmteorio sed verkis originalan libron en Esperanto pri la historio, t.e. Jarmiloj pasas (1931). Auld citas el Häfker: en historiografio troveblas streĉemo inter faktaro kaj idearo. Pri li Auld konkludas:

Laŭ mia prijuĝo li montriĝas kiel liberala, piema, agnostika socialdemokratulo--kaj tio ŝajnas al mi, persone, ne malbona starpunkto por historia sintezo: speco de meza pozicio, kiu evitas la ekstremojn.
Nu, Auld komprenas la problemojn, sed ĉi tie lia starpunkto tro similas al tipa brita filistreco (trovebla ankaŭ ĉe Wells), se sen la kutima kuna kontraŭfilozofiemo.

Sed eble Auld ankaŭ rememoras la filistran, dogmeman praktikon de sovetia marksismo (kiu disvastiĝis tra la Komunistaj partioj de la mondo), kies ideojn ties adeptoj eĉ ne komprenis: Auld rimarkigas tion en sia eseo pri Eŭgeno Miĥalski, Pasio-pasivo. Sed kiel konceptigi la rilaton inter teoria konstruo kaj empiriaj faktoj? Nu, en ĉiu scienco, teorikonstruado progresas per idealigo: simpligo al konstruado de modeloj kiuj poste kompleksiĝas, procedo kiu aplikeblas ankaŭ al malpli "sciencecaj" fakoj. Kompromiso en teoriaj aferoj kiu evitus "ekstremojn" obstrukcias progreson.

Do min ne feliĉigas ĉi tiu eseo, sed informo pri la ekzisto de Hermann Häfker estas por mi novaĵo, iam esplorenda.

Jules Verne & Esperanto (4): Esplorvojaĝo

Jules Verne, "Esplorvojaĝo," traduko de Voyage d'étude fare de István Ertl, Franca Esperantisto, n-ro 452, aprilo 1994, p. 3-36, & p. 2, 38-40 pri Jules Verne & Esperanto.

Pluaj informoj troveblas en antaŭaj afiŝoj. Ĉi-okaze mi diskutas la tradukon mem. La nefinverkita romano konsistas el 5 ĉapitroj; la 5-a estas nur fragmento. Esperanto rolas jam komence de la romano. Afiŝo ĉe Libreville ("ĉefurbo" de franca Kongo) pri pasaĝerŝipo aperas.
"La tekston de la afiŝo ĉiuj komprenis pro tio ke ĝi estis en Esperanto, la internacia lingvo tiutempe pli kaj pli disvastiĝanta inter la popoloj de Centra Afriko." [p. 3]
La kapitano prezentas kvin eminentulojn; la lasta nomita estas S-ro Nicolas Vanof, delegito de la Internacia Esperantista Societo [4].

Iom poste okazas festeno. Indiĝenaj ĉefoj aldonis sn al interparolado "kiam ĝi flugis en la lingvo Esperanta" [8].

Ĉapitro 2a donas historian fonon de la Franca Kongo, ekz. menciante esplorojn fare de eŭropanoj.

En ĉapitro 3a ni trovas priskribojn de la ĉefaj ĉi-rakontaj esploristoj. Do aperas longa pritrakto--fakte duono de la  ĉapitro-- de Esperanto, la movado, kaj Nicolas Vanof, "membro de Touring Club kaj delegito de la Esperantista Kongreso". Troveblas favora komparo de Esperanto kontraŭ Volapük. Konstateblas, ke Esperanto floras en ĉiuj landoj; Francio plej kontribuas al la sukceso. Do Vanof partoprenas por determini la progeson de Esperanto en kolonio Franca Kongo, inspirite de gazeto "Belga Sonivolo" (en realo Belga Sonorilo). Li konvinke propagandas al la kunvojaĝantoj la eventualan neceson lerni Esperanton. [p. 22-26; vidu ankaŭ piednotojn 28-36 ĉe p. 36.]

 Ĉapitro 4a temas pri lastaj preparoj por la esplorvojaĝo. Okazas debato pri rajtigo de voĉdonrajto de la indiĝenoj en Parlamento. En tiu debato oni konsideras la supozatan nivelon de civilizacio en Kongo kompare al tio de aliaj francaj kolonioj. Iu timas eventualan partoprenon de kanibaloj en Parlamento. [29-31]  Vanof funkcias kiel interpretisto inter la francoj kaj afrika ĉefo, ĉar la sola komuna lingvo estas Esperanto inter li kaj la ĉefo. [31] Vanof partoprenas la lastan kunvenon antaŭ ol foriro [33].

Oni komencas la esplorvojaĝon en la nefinverkita ĉapitro 5a, kie la rakonto haltas.

Sekvas notoj. La kuna eseeto interalie mencias la instigan influon de La Belga Sonorilo al Verne.

Do jen resumo de la rakonto rilate al Esperanto. Vi devos se eble legi la rakonton mem por aliaj detaloj, aŭ instigi reeldonon de la traduko en akirebla eldonaĵo, ekz. ĉe Mondial / Beletra Almanako.

Evaldo Pauli (1925-2014)

Gazetara Komuniko de UEA N-ro 554 anoncis la morton de Evaldo Pauli (24 Februaro 1925 - 17 Aŭgusto 2014), plej konata en Esperantujo kiel fondinto de Filozofia Asocio Tutmonda (FAT) kaj filozofia revuo Simpozio.

Pauli poste starigis retejon kaj projekton Enciklopedio Simpozio. La koncerna projekto estas laŭ mia scio la plej ambicia en Esperantujo de post Filozofia vortaro de Stanislav Kamarýt (Olomouc: Moraviaj Esperanto Pioniroj, 1934).

Mi abonis la revuon Simpozion kaj akiris kaj recenzis librojn verkitajn de Pauli mem.

Recenzo: Evaldo Pauli, Rekta Pensado

Recenzo Nefinverkita: Evaldo Pauli, Pri Dubo kaj Certeco  

Mi akiris ankaŭ liajn librojn Enkonduko en la kategoriojn de Aristotelo (1983) kaj Mil jaroj de kristana filozofio (1985).

Tiutempe mi taksis Pauli la plej seriozan (t.e. taksebla plej serioze) verkinton de originalaj filozofiaj verkoj en Esperanto. (Mi ja povas rakonti pri aliaj, fuŝuloj.) Tamen ŝajnis liaj priokupoj al mi mezepokaj kompare al aktuala filozofia laboro. Eble eksplikas tion lia iama okupo kiel katolika pastro. Mi sentis ankaŭ troan emon al pracelismo. Tamen, ni povas danki pro lia sindediĉa kaj valora faka laboro.

2014-09-16

William Auld: Pri lingvo kaj aliaj artoj


William Auld, Pri lingvo kaj aliaj artoj. Antverpeno; La Laguna: TK / Stafeto, 1978. 213 p.

ENHAVO

    Mitoj kaj faktoj pri Esperanto         5
    Pri la tradukado de poezio         21
    Konturoj de poezio kaj la belartoj         33
    Belartoj en la 20a jarcento         57
    Esperanto kiel literatura lingvo        69
    La internacia lingvo kiel belarta tradukilo    95
    La evoluo de la esperanta poezio    159
    Pensoj pri la “juneco” de la esperanta literaturo     175
    Pasio-pasivo    181
    Mondhistorio    189
    Londono tra lupeo    193
    Konversacia lingvaĵo en nia literaturo    197
    Ĉu prefere nacilingvo?    201
    Naciismo, tolero, kaj la lingvo de Zamenhof    203
    Kiel Esperanto influis mian karakteron
        kaj mian karieron    207

Jen aliaj eseoj de Auld Interrete:

William Auld de Esperantiĝo al Militservo
   William Auld—From Introduction to Esperanto to Military Service
      (translation of above by R. Dumain)
La radikoj de nia literaturo
La Fikcia Universo
Arto kaj belo
Kio estas artverko?
Unu ritmo en "La infana raso" (Unikoda versio)
La urbo de terura nokto (Unikoda versio)

2014-09-01

Victor Sadler: Memkritike & plu

Sadler, Victor. Memkritiko: poemaro. Roskilde: Eldonejo Koko, 1967. 60 p.

Sadler pozas kiel redaktoro de la volumo. Sur la titolpaĝo estas citaĵo el Maŭ Zedong: "Ni devas deteni nin de memkontentemo." En la Antaŭparolo Sadler ŝajnigas sin trovanto de kolekto de poemoj manuskriptaj de iu konato, kies verkaro li jam moketas. Ĉiu poemo portas numeron. "Elektitaj" poemoj aperas en la libro sed ne laŭ la ordo de numeroj. Ĉiun poemon sekvas kritiko. Sed, laŭ la ironia tono de la tuta poemaro, ĉu la kritikoj mokas sin mem, ne nur la poemojn?

La memkritikoj estas tre amuzaj. La lingvaĵo de la poemoj estas tre lerta, eĉ kiam Sadler rikanas pro  trouzo laŭ li de kliŝaj rimedoj. Tamen, ofte estis malfacile por mi sorbi la signifojn de la versoj. Mi devus relegi.

Jen la enhavo kun ligoj al retpaĝoj de koncernaj poemoj (krom #65, sen memkritikoj):

Indekso laŭ poemnumeroj

Numero    Titolo / Unua verso     Paĝo


    29    Aliaj kantis, Vintro     18
    36    En vi, decembro     19
    46    Tiaflame     16
    49    La mev-gardanto     24
    53    Elegio jarfina     11
    57    La Botanika Ĝardeno, Cambridge     29
    59    Damaoj mutaj velure vagas tra mia     38
    60    Mevoj I     21
    61    Pledo     50
    62    Mozaiko     52
    64    Mevoj II     22
    65    Mi, dezirante ĉerkon     47
    67    Mi estas via reĝo     41
    68    Kiel senhejma maIjunulo     37
    70    neniun sorĉon kontraŭ     48
    71    negranda knabino .     36
    72    Mi ĉizus kantomilionojn     43
    75    aŭdiĝi     34
    76    el     55
    80    Mi serĉis rarajn ratnapurojn     46
    83    Ĉiĝangale padas jam nur mi     39
    84    Riveron fonto difinas     35
    85    Kranion vian testamentu     32
    86    Foje, kiam pense mi esploras per     40
    87    Se ankaŭ nun .       42
    88    Per kapriolaj hakoj   54
    89    Malnovajn temojn    49
    90    Momenton senpretende paseman mi retenis kaj     28
    91    Kursive mi parolis, miaj infanoj     56
    92    En pli junaj jaroj     45
    93    Kalendaro     26
    94    Tilioflaro     27
    95    el via harodoro     30
    96    Dioj! ne deviu mi de mia devo       9
    97    Refoje tremo simpatika     31
    98    Sordini lipe lipan tremon     33

Mozaiko estas tipografie iom malsimila en la libro.

La originala titolo de Damaoj mutaj velure vagas tra mia estas "Akrostike".

Pluaj poemoj interrete troveblaj estas:

Al iu Francesca
Mateniĝo
Vagula kanto
 

William Auld: "En Barko Senpilota" (5)

William Auld, En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro, redaktis Aldo de’ Giorgi. Pizo: Edistudio, 1987. 874 p.

Pensoj de danka leganto de Rejna de Jong

La Infana Raso ravis Rejnan kaj instigis ŝian propran poezian verkadon. Poste ŝi legis la poemojn de Auld en Kvaropo kaj Unufingraj Melodioj kaj Humoroj. Rejna citas el kelkaj poemoj kaj mencias favoratajn. Ŝi ĝuis ankaŭ la volumon Rimleteroj.

Laŭdataj ankaŭ estas la tradukoj fare de Auld, precipe "La urbo de terura nokto" de James Thomson. Ankaŭ elstara estas la traduko de Aniaro de Harry Martinson. Admirinda estas la inventemo de Auld en tradukado de Shakespeare. Aliaj tradukoj laŭdataj estas La Robajoj de Omar Kajam, Don Juan, Kanto Unua de Byron, Fenikso tro ofta de Christopher Fry, kaj kontribuoj al la Angla kaj Skota Antologioj. Rejna ŝatas ankaŭ la esearojn de Auld.

Nacilingvaj literaturaj influoj sur la poemoj de William Auld de Marjorie Boulton

Boulton citas tiom multajn influojn, ke oni apenaŭ povas teni ĉiujn. En la anglalingva literaturo, la influaro estas precipe angla-skota-usona. Estas influoj de la latina kaj franca, sed kiel distingi la senperajn disde la nerektaj influoj? Pere de tradukoj, eblas aliaj lingvoj. Auld ŝatis Kafavis, Holub, Mayakovskij, japanajn versformojn.

Esperantistaj poetoj Reto Rossetti, Eŭgeno Miĥalski, kaj Kalocsay influis lian poezion; oni povas trovi eĥon de Baghy.

En la angla lingvo, Auld engaĝis Shakespeare, James Thomson (La urbo de terura nokto), Ezra Pound, Byron, Emily Dickinson, kaj multajn aliajn. Auld tradukis el skota kaj anglsakaj literaturoj, el Shakespeare, Thomas Gray, Pope, kaj Byron. . . . nu la listigo estas tro longa ripeti.

Boulton trovas rektajn influojn al specifaj originalaj poemoj de Auld. Ŝi trovas James Thomson en "Al Homo Sapiens", "Kondamnita", eble "Septembra Mateno". Ŝi perceptas Gray ĉe "Elegio en Malnova Tombejo" kaj "La Urbo de Mia Animo". En El Unu Verda Vivo Boulton trovas Byron, Auden, kaj aliajn. Eblaj influoj diversloke estas Pope, Dryden, Roy Campbell, Louis Macneice, Milton, John Skelton, Wilfrid Owen, Swinburne, Browning, Hardy, Browning, Cecil Day Lewis, Philip Larkin, Vernon Skannell . . . . Boulton eĉ suspektas Heine. Sed mi jam malatentas la liston de nomojn kaj eblajn rilatojn.

Boulton tre ŝatas Kvazaŭ Birdoj Konstruas, la sola verko de Auld kiun mi taksas senmerita, kaj trovas ĝin imitaĵo de Fenikso Tro Ofta de Christopher Fry. Mi malŝparis tempon legante tutan paĝon pri komparo.

Boulton longe meditas pri la influoj (pozitivaj aŭ negativaj?) de Pound kaj Eliot. Resumi la plurpaĝan diskuton estus je mi tro laciga. Laŭ ideologia enhavo Auld plejparte plaĉas al Boulton, Pound kaj Eliot ne. La Infana Raso taŭgas por komparoj.

Resume, Auld montras kaj majstras variecon de stilaj rimedoj, loze analoge al lia ensorbo de diversaj influoj.