2014-08-21

William Auld: "Unufingraj melodioj" (3)

Percepteblas diferencoj inter tri poem(ar)oj de William Auld: "Spiro de l' pasio" en Kvaropo (1952), la eposo La Infana Raso (1956), kaj Unufingraj melodioj (1960). En ĉi-lasta 17 poemoj estis verkitaj antaŭ 1955, do malfacilas aserti ĝeneralajn temajn diferencojn laŭ jaroj de verkado. Eble temas pri elektoprocezo por poemlibroj. En Unufingraj Melodioj oni trovas eksperimentajn formojn kaj filozofiajn temojn kiajn oni trovus en La Infana Raso. Oni ne plu trovas poemojn kiajn en "Spiro de l' pasio" pri la laborista klaso en Britio.

Tra la tuta jardeko ni trovas originalecon en formo kaj enhavo. Eĉ kiam Auld verkas amuze, li verkas "serioze". Ne estas fatraso. Mi legis kaj relegis La Infana Raso kaj Unufingraj Melodioj plurfoje dum la pasintaj kvar-kaj-duono jardekoj.

Tamen en Unufingraj Melodioj troveblas la sola verko de Auld kiun mi ege malŝatas: unuakta verskomedio "Kvazaŭ birdoj konstruas" (1953). La titolo estis prenita el poemo de Kalocsay. Estas tri rolantoj; la scenejo estas Ateno, kelkmil jarojn antaŭ Kristo. La verko estas tute banala intrigo pri amora fideleco de edzino kiam forestas edzo. La svatanto kiu provas delogi la ĉastan edzinon estas fakte ŝia edzo maskita. Jam iom ĝenas ke oni ankoraŭ verkas en versdrama formato kiu en anglalingva literaturo estas eksmoda dum jarcento sed daŭras en Esperanto-beletro, sed ĝenas plu pro temo jam delonge pleonasma. Kial Auld malŝparis tempon tion verkante? Ĉu pro forta konvinko pri la temo, aŭ ĉu pro pure beletrisma ekzerco de formo? Mi dekomence cerbumis, ĉu ĉi tia banalaĵo iel simptomas ian difekton en la kulturpolitiko de Auld, homo kaj verkisto cetere admirinda.

No comments: