2013-08-22

Hermann Hesse en Esperanto

Mi jam blogis pri Hermann Hesse sub temo ars combinatoria. Bibliografion de Hesse en Esperanto vi trovos en mia retpaĝo:

Hermann Hesse, Esperanto, Klera Utopio, Universala Lingvo / Intellectual Utopia, Universal Language

Kiam mi kompilis tion, interesis min la verko La Vitroperla Ludo (Das Glasperlenspiel), la precipa temo de la retpaĝo.

De tiam aperis nova traduko en Esperanto, Sidarto, tradukita de Detlef Karthau, eldonita de Mondial en 2010.

Hesse furoris inter junuloj kiam mi estis dekumulo antaŭ 45 jaroj. La plej konata kaj legata verko estis ja Sidarto. Mi legis kelkajn verkojn de Hesse, sed Sidarto estis mia malplej favorata. Laŭmemore, mi tute malŝatis Budhon. Sed Esperatistoj, se vi ne legis la romanon nacilingve, mem juĝu.

Tiutempe mi legis ankaŭ Demian, kiu haveblas ankaŭ en Esperanto per Mondial. Mi memoras 
malmulton pri ĉi tiu romano, krom ke la rolulo Demian surportas la "signon de Kaino." (La reklamo de la Esperanta traduko mencias tion.) Pro tio mi inkluvizos Demian en miaj konstruataj bibliografioj pri beletraj pritraktoj de la Edena kaj Kain-Habela mitoj en angla kaj Esperanta literaturoj.

No comments: