2013-08-10

Charles Baudelaire: L'Horloge / La Horloĝo


                  LA HORLOĜO

Horloĝ'! Fatala dio, terura, senkompata!
Per fingro ĝi minacas: "Jen tempo por memor'!
Vibrante la Doloroj en via tima kor'
Sin plantos baldaŭ kiel en disko arkpafata;

Jam la Plezur' vapora al horizonta fon'
Rifuĝas kiel silfo al postkulisa vando;
Ĉiu momento ŝtelas peceton el la frando
Al homoj konsentita por tuta viv-sezon'.

La trimil-sescent-foje dum horo, la Sekundo
Flustretas: Rememoru! Per insektvoĉa tint'
La Nuno jam parolas: Mi estas la Pasint'
Kaj vian vivon suĉas mia rostret' ĝis fundo.

Remember! Rememoru, fuŝul'! Esto memor'!
(Parolas ĉiujn lingvojn mia metala lango.)
Ĉiu minut', mortema stultulo, estas gango:
Ne pigru ĝin elmini por ĝia kaŝa or'!

Memoru, ke la Tempo, ludant' avida, prenos
Sen tromp', en ĉiu meto, la gajnon! Jen fatal'!
Memoru! Tago svenas; densiĝas nokt-vual';
L' abism' soifas ĉiam; klepsidro tuj malplenos.

Baldaŭ la hor' sonoros, kiam la di' Hazard',
La Virt' majestas, via edzin' ĝis nun virgino,
La Pento mem (ho lasta gastejo ĉe l' vojfino!)
Alkrios: Mortu, olda poltrono, troas tard'!"

El: Baudelaire, Charles: La floroj de l' malbono, elfrancigis K. Kalocsay
kaj G. Waringhien (La Laguna: Stafeto, 1957), paĝoj 188-189.

No comments: