2013-04-03

Julio Baghy: Sonĝe sub Pomarbo (2)

Julio Baghy, Sonĝe sub Pomarbo: Triakta Lirika Komedio en Ses Fantaziaj Bildoj. La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1958. 221 p.

En la Duan Bildon de la Unua Akto envenas la sagaca Strigo kaj la cinika Vesperto. Adamo kaj Eva serĉas respondojn al fundamentaj postedenaj demandoj. Nimfo oferas herezajn pensojn (98):
                          Sed mi ne komprenas
se Li despote tiel suverenas,
envias vivon mem, de Li donitan,
postulas blindon sklavan, himnon ritan,
vi kial lasas Lin sur tron' ĉiela?
Strigo ne povas respondi kernan demandon pri la Vivarbo, do tiu vokas Spiriton, kiu parolas sensencaĵon (113), kiun devas traduki Strigo. La afero restas neklara. Sed Eva kaj Adamo ekmanĝas la tabuan frukton. Ili atendas senmortecon, sed Strigo avertas, ke ili ĵus perdis vivon kaj tempon, kaj estas kaptitaj ekstere en la senviva, sendaŭra Esto. Tiel finiĝas la Unua Akto.

Tra jarcentoj oni reuzas la Eden-miton en literaturo diverscele. Plej interesas kiam oni renversas la ortodoksan religian ideologion kaj utiligas la miton hereze. Sed tiu strukturo havas limojn, plej notinde de la simbola rolo de la viro kaj virino laŭ tradicie konceptitaj trajtoj. Jen ĝeno ankaŭ de ĉi tiu dramo. (Jen, el pluraj, unu ekzemplo ĉe p. 102.) Cetere, ĝis nun ne aperas vere kontraŭortodoksa dio-koncepto. Nu, mi konstatos, kiel disvolviĝas la Dua Akto.

No comments: