2012-12-15

Nikolao Gudskov pri antikva-greka filozofio

La ofte trovata frenezeco en Esperantujo troviĝas ankaŭ ne malofte inter tiuj esperantistoj kiuj ankaŭ ambicias roli kiel filozofoj. Estas diversspecaj tipoj de filozofia literaturo en Esperanto: tradukoj, popolklerigaj verkoj, historiaj resumoj, kaj originalaj verkoj. Aliokaze mi komentos pri la tuta gamo. Ĉi-foje mi reliefigas analizan historian originalan verkon, kiu estas vere leginda:

Gudskov, Nikolao. Kiel la Homo Ekis Pensi: Eseoj pri la Helena Filozofio. Moskvo: Impeto, 2012.

Ĉi estas tiom serioza, perspektiva, detala pritrakto de la temo, ke mi inkluzivas ĝin en mia nova anglalingva bibliografio interalie pri la sociologio de antikva-greka filozofio:

Greek Philosophy, the Scientific Revolution, Abstraction, Phenomenology, & the Money Economy: Selected Bibliography 
[Greka filozofio, la scienca revolucio, abstraktado, fenomenologio, & monekonomio: elektita bibliografio]

Jen rilata eseo de Gudskov:

Ĉu Taleso estis la unua, aŭ forgesitaj “Sepoj”?, Teleskopo, #1, 2009

Oni pretendas nuntempe pensi tutmonde pri filozofio, sed fakte tio estas ideologia trompo laŭ modo tutmondiga/novliberalisma/postmodernisma. La interagado de lingvosferaj, naciaj, skolaj kaj ideologiaj intelektaj tradicioj restas problemo ne adekvate ekzamenata. Ĉi tio estas pensenda afero en la krokodila makrosocio kaj inter la esperantista intelektularo.

En la verko de Gudskov percepteblas la plej bona influo de la sovetia historiografio de filozofio, kiu estas preskaŭ tute nekonata kaj ne facile konebla en Usono kaj ŝajne estas forigita el la historia memoro. Perspektivo el historia materiismo estas fakte tre utila kontribuo al kompreno de la historio de filozofio kaj ne estas perspektivo el kiu oni instruas filozofion en Usono. (La eroj kaj aŭtoroj en mia menciita anglalingva bibliografio ne estas vaste konataj.)  Do eble taŭgas ke Esperanto ĉi-kaze estu medio ne nur de interlingva kaj internacia sed ankaŭ de intertradicia komunikado.

No comments: