2012-04-04

Recenzoj de Joseph Skibell

Beletra Almanako, N-ro 13, Februaro 2012 (6-a jaro)

Aldone al intervjuo kun Joseph Skibell, enestas en ĉi tiu numero du recenzoj de A Curable Romantic [Kuracebla Romantikulo], fare de:

Anna Löwenstein (137-141);

Esther Schor, el la angla tradukis Brian Moon (141-146).

Mi jam blogis pri la originala anglalingva recenzo de Schor, kiu aperis en:

The Crooked Heart by Esther Schor; review of A Curable Romantic by Joseph Skibell; The New Republic online review, September 10, 2010.

Löwenstein taksas la ĉefrolulon Jakob Sammelsohn "epopea senspinulo"kaj la romanon "tre juda libro." Skibell montras D-ron Zamenhof el ne-ŝablona perspektivo. Skibell tro detaligas pri la aferoj de la Esperanto-movado, kiel eble ne taŭgas por neesperantista legontaro. Sekvas kelkaj aliaj kritikoj.

Schor diras:
Temas pri energi-riĉa, senbrida enscenigo, same vaste kiel la apetitoj de ĝia protagonisto - la postmoderna juda romano kiel kunkirlaĵo de ĝenroj: jida folklora rakonto, edukado de la sentoj, freŭda kazostudo, erotika konfesaĵo, utopia parabolo, ĉio envolvita en "alternativa historio" pri emancipiĝo de la judoj, kiun hantas la figuro de Dreyfus kaj ebriigas la sorĉaj plezuroj de la lingvo Esperanto.
Sekvas detala resumo kaj pritrakto. Apud la fino ŝi diras:
Lukács fame aljuĝis al Walter Scott la meriton inventi la modernan historian romanon. La geniaĵo de Scott estis, ke li lokis ajnulon meze en la historio kaj uzis lin (aŭ ŝin) por refrakti la potencojn de reĝoj kaj reĝinoj, tiranoj kaj popolamasoj. Sed en la eksterordinara romano de Joseph Skibell, eĉ la ŝajna ajnulo ne estas apudstaranto en la historio.
Do jen kelkaj tentaĵoj al legado de ĉi tiuj recenzoj.

No comments: