2010-12-31

La Iamo Longe For (Auld Lang Syne in Esperanto)

La plej bona traduko estas sendube tio de Reto Rossetti, kiu kutime troviĝas jene:

"La Iamo Longe For"
tradukis Reto Rossetti

1. La prakonatojn ĉu ni lasu
Velki el memor'?
Ĉu ni ne pensu kare pri
La iamo longe for?

(Rekantaĵo post ĉiu strofo)

Iamo longe for, karul',
Iamo longe for, karul'!
Ni trinku en konkordo pro
La iamo longe for!

2. La kruĉojn do ni levu kaj
Salutu el la kor',
Kaj trinku en konkordo pro
La iamo longe for!

3. Montete iam kuris ni
Kaj ĉerpis el la flor'
Sed penan vojon spuris ni
Post iamo longe for.

4. Geknabe ni en fluo vadis
Ĝis vespera hor'
Sed maroj muĝis inter ni
Post iamo longe for.

5. Do jen la mano, kamarad'!
Ni premu kun fervor',
Kaj trinku ni profunde pro
La iamo longe for!
Mi memoras la refrenon iom malsame, kaj mi ne eraras:
Iamo longe for, karul',
iamo longe for;
Ni trinku simpatie pro
la iamo longe for!

FONTO: La iamo longe for de Robert BURNS, elskotigis Reto ROSSETTI, Nica Literatura Revuo, 2/6, Julio-Aŭgusto 1957, p. 230.
Ekzistas ankaŭ antaŭa traduko, ne tiom bona:
Auld Lang Syne en Esperanto

Temas pri Pasintaj Tagoj, traduko de Achille Motteau.
Jen la kanzono kun aŭskultebla kantado:
La Iamo Longe For, skota kanto, originala teksto de R. Burns, traduko: R. Rossetti.

Iu ŝanĝis la refrenon, kiu legiĝas:

Iamo longe for, amik', iamo longe for,
Ni rememoru pri la temp', la iamo longe for! 
Fine, ne preterpasu ĉi tiun ĥoron; aŭskultu:
ipernity: Londono kantas - 18 - La iamo longe for - Londona Esperanto-Ĥoro - by Sonbanko Esperanta
Ĉiuokaze, ni trinku simpatie pro la iamo longe for . . .

1 comment:

Anonymous said...

La melodio, kiun Burns fakte intencis por sia teksto (kiu laŭ li estis tradicia), estas la jena: "For old long Sine, my Jo".

Haruo