2010-04-03

Solresol vivas!

Dankon al Paul Collins, la muzika lingvo Solresol kreita de Jean François Sudre ne estas forgesita. Spektu & aŭskultu la videaĵojn ĉe YouTube:

Solresol (YouTube playlist)
Oni trovos prelegeton de Paul Collins, ludon de Romeo & Juliet de Shakespeare en Solresol, kanzonon Solresol de grupo Melomane en formala kaj en-koncertaj versioj.




Notu:

Collins, Paul. Banvard's Folly: Tales of Renowned Obscurity, Famous Anonymity, and Rotten Luck. New York: Picador USA, 2001. x, 286 pp. Publisher description.
Enestas ĉapitroj pri Solresol kaj pri la falsisto George Psalmanazar, kiu inventis propran pseŭdo-formosan lingvon.
Kuriozaĵojn frandas la Athanasius Kircher Society, kiu ankaŭ aperas ĉe YouTube. Notu la ĉi-rilatajn retejojn:
Atlas Obscura | Curious and Wondrous Travel Destinations

Wunderkammern

Weekend Stubble

Athanasius Kircher (1602–1680) estis plurfaka klerulo, ankaŭ pioniro de artefaritaj lingvoj.

No comments: