2010-04-03

InKoj. Interlingvistikaj Kajeroj

InKoj. Interlingvistikaj Kajeroj: An Academic Journal on Planned and Artificial Languages / Universitata revuo pri planizitaj kaj artefaritaj lingvoj. Ĉi tiu nova revuo, en Esperanto, la angla, kaj itala, aperas en 2010. Mi kopias la priskribon en Esperanto:

La projekto InKoj (Interlingvistikaj Kajeroj) celas plenumi la bezonon de stud- kaj diskut-loko, je universitata nivelo, pri la temoj rilatantaj la planitajn lingvojn kaj la lingvojn artefaritajn, kaj el la vidpunkto de la logikaj kaj lingvaj analizoj pri la strukturo morfosintaksa kaj leksik-genera (leksik-estiga), kaj el la vidpunkto de la historio de la ideoj, de la epistemologiaj kaj ontologiaj konceptadoj sur kiuj baziĝas tiuj lingvoj. Temas pri studkampo precipe filozofia, ĉar ĝi postulas, por sia plenumo, la diskuton de problemoj pri kategoria taksonomio, pri formala logiko, mistikaj kaj religiaj inspiroj, utopiaj projektoj politikaj kaj artaj. Aliflanke, la interfakeco de tiu studkampo postulas tion, ke la projekto havu strukturon malfermatan al kontribuaĵoj de spertuloj pri aliaj fakoj, ekzemple: psikologio, informadiko, matematiko, lingvistiko, ktp... Krome, la revuo sin proponas kiel diskut-lokon por la projektoj de protektado de la lingv-rajta egaleco per la uzo de helplingvo, ene de plurlingvaj medioj kiel, ekzemple, la Eŭropa Unio.
Vi povas registriĝi kiel leganto, k.t.p. Nu, legu vol. 1, n-ron 1.

No comments: