2008-07-23

Salomon Maimon: filozofo & obstina judo

"Kleruloj de saĝo konas nenian ripozon en mondo ĉi tiu nek en la venonta."

— Talmudo (favorata aforismo de Maimon)
Salomon Maimon (1754 - 22 novembro 1800), juda filozofo kiu devenis el Pollando, estis samtempulo kaj plej sagaca taksanto de filozofo Immanuel Kant. Studado al eventuala rabeniĝo akrigis lian intelekton eĉ antaŭ formigro al Germanio. Tie li eskapis la striktecon de orienteŭropa juda vivo, sed li kunportis obstinemon kontraŭe al perceptita troa timeco de germanjudaj intelektuloj de la Enlumiĝo, el kiuj plej elstaris Moses Mendelssohn. La defiemo de Maimon montriĝas en ĉi tiu eltiraĵo de ties aŭtobiografio:

Pri Proponita Konvertiĝo al Kristanismo: El la Aŭtobiografio de Salomon Maimon

Troveblas filozofia sinteno ofte trovebla je liberaliĝintaj kaj sekulariĝintaj judoj. Rimarku emfazon je racio kaj etiko, je agado ne kredo. Eĉ en la dogmeca tradicia judaismo estas longa tradicio de klereco, rezonado, kaj debatado, trajtoj kiuj transiras al transreligia vivo kaj pensado. Ne pasiva sinhumiligo kaj kontraŭintelektismo, sed fido je propra penskapablo kaj emfazo de etika konduto. Maimon montras ĉi tiel, kaj ankaŭ per malrespektema humursento, laŭtipan iun judan perspektivon. Delice!

Ĉi tio rememorigas min pri fama diraĵo de elstara judo de la 20-a jarcento:

"Okupemo pri lernado por ĝi mem, kvazaŭ-fanatika amo de justeco, kaj deziro al persona sendependeco—jen la eroj de la juda tradicio kiuj instigas min danki al miaj bonŝancigaj steloj
ke mi al ĝi apartenas."
— Albert Einstein

No comments: