2007-05-31

Auld aviadas (2)


Apud sia "Spitfire" en Egiptujo (1945)

Dumnokta Aviado

Silent'— krom nur mallaŭta zumo,
kiu l'orelojn ne molestas.

Obskur'— krom ke fantoma lumo
en la kajuto fosforeskas.

Senmovaj ŝvebas tuŝproksime
la astroj, kiel mil lampiroj.

En nova mondo mi pilgrime
flugas en voj' de l'pioniroj. . .
Fonto: Auld, William. 75 Jaroj: Aŭtobiografio, Poemoj, Bibliografio, red. Aleksander Korĵenkov (Jekaterinburg: Sezonoj, 1999), p. 16a, 24.

William Auld Memorial Page / En Memoro

2007-05-26

Auld aviadas


ho, iam mi jubilis super
la marsaj montoj de la persoj
(aj, kien do l' ekstaza ĝu', per
kiu verkiĝis vivoversoj?)
-- William Auld, La Infana Raso, ĉapitro 7
Fonto de fotografo: Auld, William. 75 Jaroj: Aŭtobiografio, Poemoj, Bibliografio, red. Aleksander Korĵenkov (Jekaterinburg: Sezonoj, 1999), p. 16b.

William Auld Memorial Page / En Memoro

2007-05-24

Esperanta Respubliko: sur posteno

Esperanta Respubliko estas alternativo por rifuĝantoj el silfera Esperanta Civito.

Jen priskribo de la blogo:

Blogo de la Esperanta Respubliko (en la ekzilo!), la plej nova fantoma kaj virtuala institucio por la Esperanta Malpopolo. Ne hezitu aldoni vian nomon kaj deziratan postenon al la listo de Novaj R-anoj (t.e. Respublikanoj)
Mi mem havas postenon en la estraro: Ministro pri Klitorlekado. Mi promesas elstaran kompetenton en mia fako.

2007-05-06

Roberto Passos Nogueira, William Blake, & mi

La sola poemaro de Roberto Passos Nogueria estas Vojo kaj Vorto (La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1972), verkita kiel junulo kaj legita de mi kiel junulo. Roberto malaprobis la hegemonion de parnasismo kaj tradiciaj fiksformaj poemoj kiuj regis en Esperantujo kaj apologiis por moderna kaj avangarda poezio. Lia tezo troviĝas en la fina sekcio de la libro, en eseo "Pri Moderna Poezio kaj Esperanto" (p. 97-103). Cetere, la libro konsistas el originalaj kaj tradukitaj poemoj, kun simpatia antaŭparolo de William Auld.

Kvankam mi simpatiis je la ĝenerala perspektivo, la originalaj poemoj ne multe imponis je mi. La jena poemo inspirita de William Blake vekis mian intereson, kvankam mi tute ne komprenis ĝin:

A World in a Grain of Sand

La famaj unuaj kvar versoj, el la angla originala poemo Aŭguroj pri Senkulpeco [“Auguries of Innocence”] de Blake, troviĝas komence de la poemo de Roberto.

Koincide, Roberto loĝis en Vaŝingtono—eĉ en mia kvartalo!—dum la plej vigla periodo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono. Li trovis nin, ne inverse. Ni amikiĝis, kvazaŭ animaj fratoj.

Roberto surskribis mian ekzempleron de Vojo kaj Vorto, iom blage, je la 25a de januaro 1989, jene:

Al Ralph, mia preferata E-a amiko en Vaŝingtono, kun Raŭmismaj salutoj, kaj memorigante ke ni devas preĝi la meson meze de l'amaso, malstreĉiĝi, kaj ĝui, ĉar la fina venko estos nia, ni kiuj vivas la nunon sen revoj.
Kvankam mia memoro nebulas, mi supozas ke estis la sama jaro komence de kiu Roberto invitis la grupon, inkluzive de mia neesperantistaj familianoj, al sia Jarsojla Festo. Mi memoras ke mia Evelina (nun morta) dancis kun Roberto, kaj estis bongustaj manĝaĵoj.

Okazis ankaŭ konversacio pri poezio inter mi kaj Roberto kiun vidbendigis la tiama prezidantino de nia societo, Martha Flores. Interalie mi celis klarigon de la enigmo de la poemo de Roberto, "A World in a Grain of Sand." Mi ne povas rememori kion ni diris, sed mi kredas ke li emfazis la verson "manĝi la merdon de amiko". Do li sugestis pli ol eksplikis. Mi supozas ke finfine gravas la kontrasto inter la tre homa poeto-profeto Blake kaj la serena mistikulo-sanktulo de diversaj religiaj tradicioj.

Mi ne memoras la tempodaŭron de loĝado en Vaŝingtono, sed Roberto finfine revenis al sia hejmlando Brazilo, kaj ekloĝis ĉirkaŭ Rio. Mi skribis al li kelkfoje, sed post tempo li malaperis.

Referencoj:
Arta partikulareco kaj Esperanto [pri teorio de Georg Lukàcs] de R. P. Nogueira
El "Aŭguroj pri Senkulpeco" [from “Auguries of Innocence”] tradukoj de William Auld & Tom Fraser
William Blake en Esperanto
William Blake Study Guide
William Blake - Vikipedio
Roberto Passos Nogueira - Vikipedio

Poul Thorsen kontraŭ rasismo

Jam en lastaj blogeroj mi menciis kontraŭrasismajn verkojn de Poul Thorsen. Nu, mi eltrovis pluan tiritan de poemkolekto Pluk (Århus: Dana Laborista Esperanto-Asocio, 1960):

RASISMO

Minacas al blankaj sinjoroj insido
kaj gluto en flamoj el faŭko,
ĝis ili komprenas, ke homa kvalito
ne havas rilaton al haŭto.


Mi ne scias ĉu Pluk estas speciala poezia formo, sed notu ke Thorsen tradukis Gruk de Piet Hein (ps. Kumbel) (Köbenhavn: Libro-Servo, Centra Dana Esperantista Ligo, 1956), t.e. unika konciza poeziformo inventita de Hein.

Ju pli mi eltrovas, des pli mi ŝatas S-ron Thorsen.

Referencoj:
PLUK de Poul Thorsen
"Al Josephine Baker" de Poul Thorsen
"Antaŭjuĝoj: Filozofia problemaro" de Poul Thorsen
Poul Thorsen Hejmpaghoj - Hjemmesider
Literaturo en Esperanto (Originala): Poul Thorsen

Karl Marx (1818.05.05.-1883.03.14)

La 5-a de majo estas la 189-a naskiĝtago de Karlo Markso. Samtage mi eltrovis ke poeto Poul Thorsen verkis mediton pri vizito al la tombo de Markso:

"Pensoj ĉe tombo" de Poul Thorsen, Sennacieca Revuo, 1938

Pri frue en la tago mi verkis blogeron pri poemo de Thorsen "Al Josephine Baker". Poste mi trovis la jenan eseon pri regresemaj ŝablonoj kaj rasismo:

"Antaŭjuĝoj: Filozofia problemaro" de Poul Thorsen, Norda Prismo, 58/1, p. 15

Do ĉi-okupe jen taŭga festado de Markso.

Referencoj:
Karl Marx - Vikipedio
Marxists Internet Archive: Esperanto
Poul Thorsen Hejmpaghoj - Hjemmesider
Esperanto & Laborista Movado

2007-05-05

Ludovic Rodo Pissarro

Dankon al informoj de Tonyo del Barrio mi komencis esplori ĉi tiun homon, kaj jen:

Ludovic Rodo Pissarro

Li estis la 4-a filo de fama pentristo Camille Pissarro kaj mem pentristo, skulptisto, Esperantisto, kaj aktivulo en la laborista Esperanto-movado. Mi inkluzivas, krom bazajn informojn, retligojn kaj tri bildojn: fotografo de busto de Zamenhof, desegnaĵo de Albert Einstein, kaj afiŝo por laborista Esperanto-kongreso.

Al Josephine Baker

Jen, miareteje: "Al Josephine Baker" de Poul Thorsen

Je unua lego antaŭ jardekoj imponis kaj kortuŝis ĉi tiu omaĝpoemo. Thorsen komunikis la mondhistorian signifon de Josephine Baker pli ol artisman kaj amuzigan, t.e. pri la rajtoj, digno, kaj universaleco de la homo. Pasintjare okazis la centjara datreveno de la naskiĝo de Josephine Baker, ankaŭ la morto de Poul Thorsen. Ĉu okazis memoraĵoj internacie? Okazis almenaŭ kelkaj aferoj en Usono. Mi imagas, ke estis multa bruo en Francio, kie Baker estas nacia heroino. Dankon, memore al vi, Poul Thorsen, pro via kontribuo.

Referencoj:
Josephine Baker - Vikipedio
Poul Thorsen - Vikipedio
Poul Thorsen (OLE)
Poul Thorsen Hejmpaghoj - Hjemmesider
Literaturo en Esperanto (Originala): Poul Thorsen
"La plej ĉarma flago" de Piet HEIN, trad. Poul THORSEN
"De foraj landoj venis reĝin' Dagmar" de Piet HEIN, trad. Poul THORSEN

Al la Juda Foririnto

Jen miareteje, eble la plej konata originala poemo pri la Holokaŭsto en Esperanto:

"Al la Juda Foririnto" de Lodewijk Cornelius Deij

Mi eltrovis ĉi tiun memorindan, esprimivan poemon pri la koncerna temo antaŭ pluraj jardekoj, eble en la unua eldono de Esperanta Antologio.

Jen biografieto:

Deij, Lodewijk Cornelius (1919- ). Nederlandano; havenlaboristo. Esperantisto de 1935. Aliĝis la laboristan movadon (FLE kaj SAT). Verkis SAT-himnon (1940). Post la milito kontribuis al Malgranda Revuo poemojn, artikolojn, eseojn kaj recenzojn, kaj al aliaj gazetoj, kaj poemojn al Ni Kantu kaj Deklamu de FLE.

Fonto: Esperanta Antologio: Poemoj 1887-1981, 2-a. eld., reviziita kaj kompletigita, red. William Auld (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1984), poemo: p. 375-6, biografieto: 844.