2007-04-02

Filozofio en Esperantujo - ĉu blogo blagas?

Komuniga Maŝino (Amelano) estas blogo maldekstra kun multa enhavo filozofia, ankaŭ iom pri literaturkritiko, Esperanto-movado, kaj aliaj aferoj. Mia unua impreso estis, jen interesa politika-filozofia blogo. Sed mi eraris.

Ofte kunmeto de Esperantismo kaj filozofio rezultigas regreseman mistikismon aŭ ekletikismon. Historie, la malbona flanko de marksismo estas stalinismo, sed estas alternativoj. La infaneco de anarkiismo bone kunvivas kun Esperantismo: nek unu nek la alia devas respondeci pri la reala mondo. Sed jen ni trovas ĉiujn ĝenajn elementojn aparte kaj en kombinado, t.e. stulta filozofio, maldekstrismo, kaj esperantismo. La intelektaj motoroj estas laŭmoda franca filozofio, precipe Gilles Deleuze, laŭmoda filozofia maldekstrismo de Antonio Negri (pri tutmondiga empirio, multitudo), kaj arbitra utiligo de la konceptoj de homaranismo kaj sennaciismo.

Iam la kutima problemo estis la malavangardeco de Esperantujo, sed nun ĉi-kaze regas la modeco, evidente, per alproprigo de intelektuloj kiaj Foucault, Deleuze, Negri, Žižek, Agamben, Badiou.

Ŝajnas ke la blogisto manĝegis tro multe da franca fekaĵo kaj tiel veneniĝis. La precipa influo ŝajne estas Deleuze, kaj pere de Deleuze, la reakcia malraciisma filozofo Bergson. Negri estas italo kun historio en ekstrem-maldesktra tendenco, specife aŭtonomiisma marksismo. Tamen ties filozofio multrilate similas la francojn kiuj influis la t.n. postmodernismon. Estas historia filozofia liga fadeno, kies pra-inspiro estas Nietzsche. La reakcia vitalismo de Nietzsche kaj aliaj nature hejmas en la politika kvartalo de desktruloj, sed dankon al francaj filozofoj de la pasintaj 45 jaroj ĝin surprenas pseŭdo-radikalaj elitaj intelektuloj.

Anstataŭ kontrolebla teoria analizado de la empiria mondo, oni starigas la politikigon de metafizikaj konceptoj kaj la metafizikigon de politikaj konceptoj. Se ideoj estas nur la elfluoj de deziro kaj potenco, kritika analizado de tiuj ideoj el tiu starpunkto reliefigas ties realan vivon kaj celaron. Tian abstraktecan metodon oni ne trovos ĉe Marx, sed laŭ la vitalisma eliro iniciita de Nietzsche, tute opozicie al historia materiismo, jen oni konstruas pseŭdo-teoriumadon kaj pseŭdo-politikon. La intuicia vitalismo de Bergson simile instigas falsan sinprezenton ke oni tuŝas la realan, materian mondon kaj vivon, sed fakte temas pri arbitra metafizikado same kiel la freneza rasteorio de Hitleranoj ŝajnigis sin biologio.

Deleuze verkis pri Hume, Spinoza, Bergson, k.a. kaj difinis filozofion kiel la kreadon ke konceptoj. Sed kiuj konceptoj helpas objektive ekspliki la realan mondon kaj kiuj mistifikas? La vitalisma generado kaj kritikado de konceptoj ne provizas adekvatan legitimilon de filozofio. Kiel la prioritatigo de diferenco super identeco fare de Deleuze eksplikas ion pri la mondo krom nura remiksado de metafizikaj kategorioj?

Nia Amelano multe cerbumas pri Deleuze, Leibniz, Bergson, k.a., kaj pri konceptoj kiaj "singulara", "multitudo", "virtualeco". Cetere, li faras arbitrajn ĝeneralajn komentojn pri socialismo, komunismo, naciismo. Li alproprigas konceptojn el Esperantujo--homaranismo kaj sennaciismo--kaj aldonas ilin al la mikspoto de siaj filozofiaj fantazioj. Ne estas respondeco al la reala mondo, ĉar laŭ Amelano ekzistas ne nur la aktuala mondo, sed ankaŭ la virtuala mondo. Li kapablas nur ĵongli metafizikaĵojn. Tute mankas ia metoda pritrakto de afero konkreta kaj specifa. Kiel utilas ĉi tiu kaĉo da metafizikaj deduktoj?

Ŝajnas ke nia blogisto fantazias ankaŭ pri fina venko de Esperanto; ne sufiĉas ekspluati ĝian pontlingvan potencialon el realisma perspektivo. Oni ja devus klarigi sian celaron en la reala mondo, sed tio ne necesas se oni vivas en sektisma fantazia virtuala mondo, des pli en Esperanto-mondo.

Resume, ĉi tiu okupado pri frivolaj metafizikaj ekzercoj simptomigas supraĵan, memindulgan menson infektika de la plej obskurantismaj, fetiĉismaj ideoj. Ni povas unue danki la vitalisman obskurantismon kiu elfurzas ĉi tian filozofiadon.

Referencoj en Vikipedio:
Aŭtonomeco
Modernismo
Postmodernismo
Antonio Negri
Henri Bergson

Referencoj en la angla:

Callinicos, Alex. "Toni Negri in Perspective," International Socialism, no. 92, Autumn 2001.

Negri, Toni. Towards an Ontological Definition of Multitude, trans. Arianna Bove (04/04/2004), orig. pub. in Multitudes, numero 9 as "Pour une definition ontologique de la multitude" (p. 36-48).

Roffe, Jon. Gilles Deleuze, Internet Encyclopedia of Philosophy.

Wikipedia:
Antonio Negri
Gilles Deleuze
Multitude

1 comment:

Ralph Dumain said...

Amelano rebatas siabloge:

"Maljuna Kavaliro kaptita en Moderneco"
http://amelano.net/432

Amelado daŭrigas sian nekompetentan komentadon montrante sian nekomprenon de ideoj kiujn li ĵonglas. Cetere, oni povas konstati lian intelektan mallaboremon per lia ŝtopado de la truoj de lia kompreno per arbitraj asertoj. Ekz.:

(1) "Unuvorte, lia reala mondo estas la "empiria mondo" laŭ lia esprimo. Tial li kontraŭas abstraktecan metodon, intuicion ktp. Ĉar por analizi empirian mondon, okulo, kiu estas la organo de percepto, estas sufiĉe."

La reala mondo ja estas la empiria mondo. Aldone al tio mi diris nenion pri okulo nek aliaj sensorganoj nek pri ties sufiĉeco.

(2) Jen serio da arbitraj supozoj sen subteno:

"Kial ni devas pensi, afekti, intuici nekomforte kaj malfacile la metafizikaĵojn? Lia teorio estas ne iu por pensi kaj kreadi sed iu por vidi kaj apliki kaj insulti kaj puni. Alivorte lia teorio estas por leĝdoni. . . . La teorio de nia kavaliro Ralph ĉiam funkcias por haltigi pripensado, por redukti novaĵojn al malnovaĵojn, por nuligi la potencon de kreado. Alivorte lia pensmaniero estas ĵuste la maniero de burokratoj ne nur kapitalistaj sed ankaŭ socialistaj."

3) Jen malkapablo distingi inter utilaj kaj arbitraj metafizikaj abstraktaĵoj:

"Por ĉi tio, ege mirinde, li entiras forte Markson al lia flanko kaj arbitre uzas pensadon de Markso laŭ sia gusto. Kiu estas la homo, kiu ne povas trovi abstraktecan metodon ĉe Markso? Jene pensu la koncepton de valoron de Markso. Nia kompatinda kavaliro, kara estimata Ralph, ĉu vi povas trovi valoron en "empiria mondo"? Kie estas ĝi? Fakte valoro ne povas troviĝi en la nivelo de empiria mondo. Markso diris ke ne nur okulo sed ankaŭ mikroskopo ne povas helpi nin trovi valoron en empiria mondo."

Jes, mi bone konas la citaĵon el Marx. Kaj Marks multe diferencas de la senenhava koncepta ĵonglado de Amelano.

4) Kia la rilato inter empiriaj faktoj kaj abstraktaĵoj, inter aktualo kaj potencialo?

"Sendube kvankam ni devas analizi nian empirian mondon, sed sen trovi la vojon al la alia virtuala mondo, kiu determigas pli surpraĵan nivelon, ni nepre ne analizi efektive la empirian mondon."

Kaj kia tiu "virtuala" mondo?

5) Amelano, ne mi, decidas ke unu speco de fenomenoj estas empiria, alia ne:

"La industria laboro, kiu funkciiĝas laŭ la fizika kaj kemia leĝo, faris nin havi tian vizion. Tamen hodiaŭa industrio montras perfekte alian aspekton. Hodiaŭaj laboristoj traktas lingvojn, afektojn, informojn, fantaziojn, konadojn, komunikadojn, homajn rilatojn ktp kiel iliaj laborobjektojn. Alia vidpunkto por pensi nian vivon kaj laboron estas nepre bezonanta en ĉi situacio. Negri kaj Deleuze kaj aliaj filozofoj, kiu pensas novajn fenomenojn tra novajn perspektivojn, helpas nin plenumi ĉi tiun taskon."

La neceso de "alia" vidpunkto en komparo kun kio? Deleuze estas nur filozofo, el reakcia vitalisma starpunkto. Negri el autonomiisma marksismo fakte verkis pri la verkoj de Marx--Grundrisse, ktp., aldone al lia hipermaldekstrisma politiko. Poste Negri iniciatis siajn metafikizecajn aventurojn pri Spinoza, poste "multitudo" k.s. Bedaŭrinde mankas la koncernaj
materialoj en Esperanto. Mi aldonis al mia blogero anglalingvajn fontojn, sed la francaj kaj alilingvaj estus facile troveblaj, se ekzistas en
tradukoj en via lingvo.

Sed finfine por taŭge gustumi la pensmanieron de Amelano, trakribru lian blogon.